Malferma letero al novfaŝistoj kaj aliaj sociaj revoluciuloj.

Milde tradukita per Emiliano Villagrán.

Ĉi tiu komunikaĵo estas dediĉata al ĉiuj raciaj faŝistoj, reakciuloj kaj disidentaj konservativuloj. Ni ne volis atingi ĉi tiun etapon, sed ni komprenas ke estas necese kondamni grupon de disidentoj kiuj faras pli malbonon ol bonon.

Aperaĵo turmentas disidentaron: la aperaĵo de la moderneco. Estante finitaj la militoj de la dudeka jarcento, disigitaj ties amasmovadoj, pacigitaj la reakciaj impetoj, stariĝas sur la tombo de la paralelaj kaj kontraŭaj projektoj al liberalismo, kompatindaĵo, kaj sen uzi mildan epiteton, degeneraĵo. Ni parolas pri la ideologia resurekto de la faŝismoj aŭ, pli fundamente, de du el siaj konstituaj tradicioj: futurismo kaj socialismo, en la aktualaj spacoj por disidenta penso.

Pri futurismo ni povas diri kelkajn aferojn. Bastarda filo de Klerismo, sia estetika obsedo pri movado penetris sammaniere siajn ideologiajn kontribuojn, nubiĝante la perspektivon de siaj aliĝantoj, ĝis instigi ilin adori la militon kiel celo kaj alproksimiĝi ilin al ia speco de dekadencismo. Ĝi radike enhavas tiun progreseman impulson de neracia antaŭenigo, kaj detruado, kiel montras tion, kion Marinetti diris en sia Futurisma Manifesto (1909):

…bruanta aŭtomobilo kiu ŝajnas kuri sur la mitrajlo estas pli bela ol la Venkantino de Samotrako… kial ni rigardu niajn dorsojn se ni volas malkonstrui la misterajn pordojn de la Neeblo? Tempo kaj Spaco mortis hieraŭ, ni vivas jam en la absoluto, ĉar ni kreis jam la eternan ĉiean rapidecon…

Tiu «absoluto» kie ili vivas reprezentas la fundamenton de sia moderna heredaĵo, la disigo de la homo el altaj nocioj kiuj subigas lin. Implice, la ideo de rapideco antaŭsupozigas individuon apartigitan el strukturoj kiuj kondukas ilin, precipe antaŭaj strukturoj, kaj parto de eskapado estas precize kiom rapide oni fuĝas el io. Evidentas, tiel, la malamo de la futuristoj al muzeoj kaj akademioj, tio montras disdegnon, eble ne rekonatan, pri la tradiciaj formoj. Estas estetika avangardismo sen direkto kiu influis faŝistojn en sia estetika serĉado, tiuj samaj kiuj vestis ĝin kiel romano kaj pensis pri ĝi kiel malproksima heredaĵo, kiam fakte estis malvarma, rekta kaj malhumana novigo.

Estas precize tiu nehumana estetika karaktero kiu la novaj faŝistoj aplikas al iliaj ideoj pri la rolo de la aŭtoritato sur la homoj. Ili malagnoskas progresismon nur ĉar ĝi ne estas sufiĉe perforta kaj sovaĝa, ankaŭ ĉar ĝi pritraktas aferojn fremdajn al la popolo, ĉar profunde la faŝismoj ne estas pli ol la ebriiĝo de la amaso, kaj pro tio ili havas la impreson ke ili suprenigas ĝin, ke ili instigas ĝin por servi superaj aferoj kiel nacio kaj patrujo, sed fakte, ili ruinigas ĝin kaj lasas ĝin sin perdi en materiismo ĉar, ne gravas kiel noblaj estas la luktoj por la lando de la patroj, ili estas teraj luktoj.

La neado de transcendo metastazas ĝis la cetero de la intelektularo kaj tie ni trovas la intersekco inter la novaj faŝistoj kaj la komunismo. Kiam ili sin deklaris heredantoj de la moderneco, kiam ili festis la senkapigon de la reĝoj kaj enmetis en la centro de la Ŝtato senforman amason, imitante la fuŝan nocion de rapideco kiuj ili enmetis en la centro de sia estetiko, kaj la ĥaosa vakuo de ilia neekzistanta religia sentemo, ili neis ajnan ideon pri stabila regado. Ne estas sakra la Povo laŭ siaj okuloj, sed estas kvazaŭ fungo elteriĝanta, rezulto de respublikistaj akordoj, kaj tiel, ĝi estas rompiĝema. Ne ekzistas distancon inter reganto kaj regato, ilia unuiĝo troviĝas je io kio ne sin forkondukas el ili, denove pledas al la tero, sed la tero estas nur tio sen ia nocio de dieco. Efektive, ĉiuj civitanoj estas egalaj, se ili havas komunaj apartaĵoj kaj ekzistas en certa loko. Sufiĉas nei la nacion por troviĝi, denove, je la fino de la modernisma ludo.

Samkiel siaj modernismaj familianoj, la nova faŝismo volas detrui la regadperantojn. Klopodante subigi ajnan socian aŭtoritaton al la Povo de la moderna Ŝtato, rezultaĵo de sia propra neformala ago de ŝtata forĝado kiu ne rekonas la sakran naturon de la Povo, siaj defendantoj disvolvas ideojn por movigi la periferion kontraŭ ordinstitucioj kiel la Eklezio. Jen kial ilia misfunkcia koncepto de malteleologia meritokratio atakas precipe al la nobelaro kaj la klerikaro, plifortigante la pozicio de la Povo kiel nura centro, ĉirkaŭ kiu ĉiuj estas la sama afero. Ĉi tio estas recepto por ĥaoso, ĉar nuligas ajnan ideon pri kontinuado, pri legitima transigado de la Povo, kaj konfliktiĝas societon. Ilia blindeco koncerne al pasinteco ankaŭ blindigas ilin koncerne al la estonteco. Ni ne vidis la morton de la Duko nek tiu de Hitlero en paca medio, sed neniu el ili posedis formalan heredanton, kaj la demando pri kiu regus la strukturon poste, estis tiom malferma, ke kataklismoj ene de la strukturo estis eblaj.

Ĉi tiu komplikaĵoj pri regado kunvivis kun reakciaj impetoj, sendube, sed tiu estas la malsameco inter la malnova kaj la nova faŝismo. Nun oni malagnoskas tion, kion ĝin faris tolerebla, kion ĝin donis ian bonecon, kaj kion povas ĝin fari utila kiel meĥanismo por politika stabileco. Estas el la plej perversaj kaj nesciaj homoj el historia faŝismo el kie la novaj faŝistoj prenas siajn materiistajn, pra-anarĥiajn, jakobenajn ideojn kaj eĉ en kelkaj komunistaj buĉistoj ili vidas sekvindajn modelojn. Se la malnova faŝismo unuiĝis la figuron de la Reĝo kun tiu de la Duko, aŭ subigis ĝin, la nova faŝismo neas ke la aŭtoritato estu iel regata de diaj imperativoj. Ĝi naskiĝas kaj mortas kun iu sadista kaŭdilo, ĉu pro la liberaluloj, la ruĝulou aŭ eĉ siaj propraj fratoj.

Ke oni ne venkas mildan progresismon per tumultoj kaj sensencaj amasmortigadoj estas evidenta por ĉia reakciulo. Pro tio ni devas forkonduki nian politikan identecon el faŝismo kaj ni devas direkti al pli dignaj reakciaj formoj kontraŭ la liberala hegemonio. Ni faru niaj ideologiaj postuloj ekter la faŝismo ĉar ĝi estas tro neŭrotika, tro malstabila, ĝi estas alia agresema esprimo de fetiĉa modernismo, alia degenero de la koncepto de aŭtoritato. La faŝisma ŝtato estas totalisma ne ĉar ĝi estas forta sed ĉar sia Povo estas malsekura. Ĝi ĉion kontrolas, militarigas, kaj ĉie intervenas ĉar ĝi timas ke ie aperos pretendanto, kaj la pretendanto aperas pro la malstabileco de iliaj propraj materiistaj premisoj kiuj ne rekonas kohere la sakran principon pri aŭtoritato. Ĉi tio estas grandega disputpunkto por la reakciulo.

La tradicia Ŝtato estas organika, kaj ne totalisma, kelkaj jam diris diversmaniere. En sia imperio ĝi agnoskas zonojn kun parta aŭtonomeco ĉar ĝi kunordiĝas kaj integriĝas en supera unueco fortojn kies libereco agnoskas kiel subigata al tiu koncepto de aŭtoritato die delegita. Estas ĝia forto kaj sekureco en la regado kiu ĝin permesas asigni respondecojn laŭ sia plej bona elektado kaj ne kiel siajn propiajn malsekuraĵojn imponas al ĝi. Se ĝi uzas brutan forton kaj centrigon, estas nur dum krizaj momentoj, kaj estas centrigo formale rekonata por defendi la tuton kontraŭ pli grandaj minacoj; la faŝisma ŝtato estas regata de la amaso kaj vivas por la amaso, timas iu ajn kiu estus inter ĝi kaj la amaso, kaj uzas la amason por detrui.

Alivorte, la tradicia ŝtato estas omnia potens (ĉiopova), ne omnia facens (ĉiofara), ĝi okupas la centron, ĝi agas senkomplekse, ĝi montras sian kapablon kiam estas necese sed ne intervenas en ajna aspekto de la vivo nek ĉion atakas. La ĝenerala ideo estas unu centro, ĉirkau el ĝi iras aliajn centrojn kiuj knedas la socian teksaĵon, ĉiuj ili sin neas al la absoluto kiam estas necese, ĉiuj ili havas komunan tradicion. La centro ĉion regas per vera aŭtoritato, kiel Dio farus, kaj precipe, en Lia nomo.

Do, historie ni povus diri ke la tiel nomata nacia socialismo, aŭ el revolucia variaĵo, kiu aperis kiel skeleto aŭ komplemento por la faŝismo dudekjardeka, subite frakasis, kaj ekzistante ene de la faŝismo mem, frakasis duope. Germanoj forigis la plimulton de la radikalaj ideoj jam dum 1934, kiam Hitlero, granda pragmatisto, decidis masakri la straseristoj kaj aliaj restaĵoj de la Prusia socialismo. Li konsideris ke ili estis minaco por la politikoj kiuj li volis imponi, kiel la entreprena privatigado, tion li ne povis realigi pro loĝistikaj kialoj, sed tio estas alia afero. La realeco de la Povo atingis vidi ke la utopio estis pli masakro ol konvene.

En Francio, la «novsocialistoj» de Marcel Déat, kiuj iĝis iom pli gravaj dum la registaro de la Marŝalo Pétain, malgraŭ ĝia pli religia fokuso, premis por la aplikado de revoluciaj kaj novjacobenaj politikoj, klopodante reestigi la fajron de la nestabila kaj terura Unua Respubliko. Tio kaŭzis la apartigadon de la reakciaj idealoj, ĉar ili tute premis dum la germana okupado, ankaŭ fremdiĝante la tradician akson en la estraro, ke tiam vidis kiel la franca nacio endanĝerigis, kiel ni priparolis en alia artikolo. Pro tio la reakciaj estraranoj fidis je de Gaulle kune al aliaj seniluziigitaj petanistoj, kiuj vidis en la Generalo la verajn francajn katolikajn valorojn.

Dume, en Hispanio, la trovalorata JONSa branĉo, regata de Ramiro Ledesma Ramos, estis pli ĝena ol helpa en la disidentaj penoj por konstrui bonan hispanan faŝismon. JONSoj proponis aferojn kontraŭajn al la vere necesaj politikoj, pro ilia absorbiĝo de la modernisma futurismo. Ili pledis ke anarĥio estis la hispana spirito por sin alianciĝi kun CNTo, kaj ke Sovetunio estis amiko de iliaj idealoj. Post la distanciĝo inter Ledesma kaj José Antonio en 1934, Falango falis al negraveco, kaj kun Falango, la indignataj JONSanoj. Tiu rompiĝo montris klare ke la tendenco kun pli granda ideologia konsistenco, pli granda stabileco kaj vera ŝtatisma firmeco, estis tiu antaŭenigita de la Karlismo, indas aldoni ke la nura JONSano en la venkanta registaro, Girón de Velasco, estis fervora tradiciisto, fidela al Franko ĝis siaj lastaj jaroj, estante dum junaĝo JONSa aktivulo.

Finante ĉi tiu malferma letero, mi instigas al niaj kontraŭuloj, demandu vin mem: kial kredi je ideo kiu koruptas la celon kiun vi ĉasas, kaj, post longa tempo, damaĝos vian nacion pli ol la penoj de ajna doktrino kiu sin deklaras ĝian malamikon?, kial vi malliberiĝos vian popolon kaj terure torturos ilin pro infaneca estetika fetiĉo?, kio estas malĝusta en la miljara saĝeco de niaj prauloj, en la akceptado de la tradicio kiel estiga kaj ordona modelo de la homaraj ordoj?

Kaj al niaj disidentaj samideanoj cerbohavaj: kion vi atendas por agi kiel se vi estus unu? Estas multe da vi kiuj nun estas konfuzataj, al kiuj ni povas helpi. Vere ĉi tiu estas la ĝusta momento por difini veran disidentaron, kiu povos rompi la liberalan ordon por ĉiam kaj efektive.

Ne revenu la amasmortigadojn, nek la teruro, la Robespierroj estu forigotaj el niaj restaŭradaj projektoj, tiel ke la perfideco de sociopatiuloj kaj falsaj Cezaroj ne nin superu. Malgraŭ ke multaj tiel konsideras, la lukto por la bono, la belo kaj la vero, hodiaŭ transformata en politiko, ne estas ludo, nek fonto de ideologioj, de ismoj uzeblaj en sociaj retoj por fari ofendemajn ŝercojn kun grupo de nekonatuloj socie misfunkciantaj. Estas konstrui veran komunumon kaj verajn alternativojn por deadmoni al la povo, aŭ konstrui novajn povcentrojn kiuj antaŭenigu niajn revojn suprenigi ĉion bonan kaj alproksimigi bonon al tiuj kiuj estas niaj, al tio kio estas nia.

Reakciulo ne estas insulto, ni bone scias tion, sed flato bone ricevata de tiuj kiuj agnoskas la emon al entropio, la putraĵo en la moderneco. Ĉar oni ne mezuras bonecon nur en la kapableco de niaj maŝinoj, nek en la rapideco de niaj aŭtomobiloj, nek en kiom miksataj estas tiuj homoj pli bone aŭ pli malbone dispoziciaj. La boneco estas la aŭtentika ordo kaj la kohera aŭtoritato. La boneco estas la religio, la ĝuste komprenata kaj ĝuste amata patrujo, la boneco estas la reakcio, kaj ĉio kio estas bona, estas reakcia.

Sin dronigu en sia propra kolero tiuj revoluciaj batalantoj, kiel faris siajn antaŭulojn. Ni daŭre reakciemos!